🔗 ⚙️

Viaj bukloj from Nenifar' by Gijom' Armide

Tracklist
13.Viaj bukloj6:29
Lyrics

Iris viaj bukloj
For de via hararo
For de via vizaĝ'
Nu for de nia mond’

Mankas viaj bukloj
Al la tuta homaro
Al l’ akvo al la braĝ’
Al l’ universa rond’

REK. 1
Kiu faris tion al vi
Ĉu pro mis’ ĉu pro envi’
Ĉu per tondo ĉu per brul’
Tiu estas krimul’

Estis viaj bukloj
Antenoj de via kor’
Ond’ de via anim’
Kaptil’ de via pens’

Iĝis viaj bukloj
Dolor' de ĉies memor’
Neĉeestanta rim’
Fantom’ por ĉies mens’

REK. 1

REK. 2
Kiam revenos al
Nia infera spiral’
Ĉu per diaj ruloj
Belaj viaj bukloj?

Credits
from Nenifar', released July 12, 2015
Verkis tekston kaj muzikon, pianludis kaj kantis Gijom’ Armide.
Registris kaj miksis (matricigis) Jacques Hermet en Studio du Moulin, septembre 2012 (maje 2015).
LicenseCC BY 3.0. See the Creative Commons website for details.
Tags
Recommendations